Free Software, Free Society!
Pensaĵoj el la komunumo de FSFE

Saturday, 16 May 2020

Ne nomiĝas mi Carmen

Do jen interesa netradukebla afero—mi ne nomiĝas Carmen. Fakte ja, mia nomo estas Carmen, sed neniu nomigis min tiel. Mi mem elektis tiun nomon.

Fojfoje mi mencias al homoj, ke mi elektis mian propran nomon, kaj ofte ili rigardas al mi kvazaŭ diris mi neebelaĵon. Ĉu? Kiel eblas? Kial farus? Kiel farus? Mi trovas tion amuza, ĉar estas ege normala afero por me, sed neniampensaĵo por multe da homoj. Tiel neeble, fakte, ke kelkaj homoj sekve demandas al mi mian veran nomon. Memelektita nomo ne povas esti vera nomo, ĉu?

Mi iom bedaŭras la nekutimecon de mema nomelekto, sed mi pensas, ke ĝi spegulas econ de nia socio. Ĝi spegulas la fiksecon de homoj en la publika konscio—kiel iame, tiel ĉiame. Kaj—pardonu min—tio estas fekaĵo.

Scrooge

Imagu vi Scrooge el Kristnaska Kanto. Li estas riĉa maljunulo, kaj li estas senkompare avara. Pro lia malvarma koro, li tute malamas aliulojn. Li senĝoje loĝas per si mem en malmultekosta domo de sia mortinta partnero. Li ĝuas nenion, kaj deziras al neniu eĉ pecon da ĝojo. Kristnasko? «Bah! Humbug!»

Sed tiu Scrooge—la Scrooge, kiun ĉiuj konas—estas la viro de la komenco de la romano. Je la fino de la romano, Scrooge ŝanĝiĝis al kompata homo kiu deziras ĝojon al la homaro kaj donacas sian monon al la malriĉaj. Kaj kvankam ĉiuj konas la rakonton, preskaŭ neniu pensas «bonulo» kiam aŭdas ri la nomon Scrooge.

Mi ne vere scias kial oni daŭre pensas, ke Scrooge estas aĉulo. Eble lia aĉeco estis tiel forta, ke oni simple ne povas forgesi. Eble oni spertis ne sufiĉe multe la novan Scrooge. Eble lia nomo sonas esence aĉa, kaj ne gravas ajno, kiun li iam faris.

Aŭ eble lia nomo iĝis kvazaŭ memeo por aĉuloj, simile al la hodiaŭa «Chad» por belaspektaj, popularaj, eble-malpli-ol-mezinteligantaj viroj, aŭ «Karen» por malamindaj, egoismaj, burĝaj virinoj (kvankam tiu memeo rapide iĝis seksisma samsencvorto signifante virinaĉo, sed bone).

Ĉiuj nomoj estas memeoj

Opinias mi, ke ĉiuj nomoj estas memeoj. Ne indas trairi ĉiujn ekzemplojn, ĉar mi fidas, ke la antaŭaj estis sufiĉe klaraj. Ĉiuj nomoj igas diversajn sentojn el iliaj kliŝoj. La kliŝoj povas esti rilataj al lando, regiono, lingvo, aĝo, epoko, genro, klaso, aŭ multaj diversaj karakteraj trajtoj, kaj kombinoj inter ili.

Ĉu tio estas bona afero? Probable ne—tiaj kliŝoj ofte malĝustas aŭ malutilas. Homo kun nomo el ekstera lando povas ja aŭ ne esti eksterlandano, kaj oni devus trakti rin egale, ĉu aŭ ne.

Sed la memeiĝo de nomoj probable ne preventeblas. Ekzemple, se la plejparto de homoj kun la nomo Thijs estas nederlandaj viroj, oni observas tion. Kaj foje, homo kun ia nomo iĝas tiel fama, ke tiun nomon oni ne povas malligi je tiu persono. Malfacilas imagi iun kun la nomo Napoléon, kiu ne estas la estro de Francio.

Sekve, mi dirus ke ni mem memeigas niajn nomojn simple tra ekzisti. Ekzemple, se iu estas la sola homo kun ia nomo en komunumo, la komunumanoj probable subkonscie ligas tiun nomon al la karakteroj de tiu homo. Tiu persono iĝas la ĉefa ekzemplo de tiu nomo, kaj la nomo sekve korpigas en si la esencon de tiu persono.

Ŝanĝo

Trajto de memeoj—certe popularaj memeoj—estas ke ili estas bone poluritaj. Ili signifas ion precizan ĉe la intersekco de ĉiuj ekzemploj. Kaj preskaŭ neniam tiu signifo ŝanĝiĝas. Do kion fari, kiam la ekzemplo ŝanĝiĝas?

Do jen la propono el la enkonduko: Ŝanĝu vian nomon. Tio ja estas blago, kompreneble, sed portas en si etan veron. Kiam mi decidis radike ŝanĝi min mem, mi ŝanĝis mian nomon por ke ĝi spegulu la novan mi. Tio ŝanĝo estis ŝanĝo de genro, sed ĝi povus esti io ajn.

Mi konjektus, ke la scio ke oni povas ŝanĝi sian nomon, povas doni al homoj la mensan liberecon pripensi ilian meman ŝanĝeblecon. Se oni povas elekti sian propran nomon, ĉu eble oni povas elekti por si sian propran personon? Se oni malkontentas pri la persono, kiu la vivo onin igis, ĉu oni povas ŝanĝiĝi al pli dezirata persono?

Kompreneble, oni ne povas ŝanĝiĝi al iu ajn. Oni neniam estos perfektaj homoj el oniaj revoj, sed certe ni provu. Kaj por mi, la konscio pri la ŝanĝebleco de nomoj ekscitas la konscion pri la ŝanĝebleco—kaj sekve la plibonigebleco—de homoj.

Aŭ eble alian nomon oni multe pli ŝatas.

Sunday, 05 January 2020

Granda Distribuaĵo

Mi ŝatas legi GNU/Linuksajn ŝatokupajn forumojn de tempo al tempo. Parte por paŝteni la ŝanĝojn ene de la belega mondo de libera programaro, sed ĉefe ĉar mi simple ege ekscitiĝas pri GNU/Linukso. Ĝi estas probable la plej granda internacia kunlabora projekto en la mondo, kaj tio estas simple mojosa—la ideo ke homoj de la tuta mondo kuniĝu por krei ĉi tiun mirindan ilon, kiun ĉiuj povas libere uzi. Kaj ĝi funkcias! Plejparte, iamaniere.

Estas tamen nur unu afero, kiu ĝenas min sur la ŝatokupaj forumoj, kaj tio estas:

btw i use arch

La dominanteco de Arch Linukso. Nu mi ne fakte malŝatas Arch Linukson, kaj ĉi tiu afiŝo ne estas «Dek Kialoj Arch Linukso Malbonegas». Ĝi estas sufiĉa distribuaĵo, kiu faras multe da ĝustaj aferoj por la ŝatokupistoj, kaj mi certas, ke ĝi estas teĥnike sana distribuaĵo. Ĉi tiu afiŝo eĉ ne vere temas specife pri Arch Linukso—ĝi temas pri la aro da distribuaĵoj kun kiuj Arch Linukso kunhavas multe da atento en la populareca konkurso. Malfacilas trovi tendencon inter ili, sed mi parolas pri Manjaro, Linukso Mint, elementary OS, Zorin OS, Pop!_OS, NixOS, kaj tiel plu.

La afero estas ke mi iom bedaŭras, ke tiuj distribuaĵoj gajnas la popularecan konkurson. Ĝenerale, tiuj distribuaĵoj havas egan specifan niĉon: rulantan eldonadon, fokuson je certa labortabla ĉirkaŭaĵo, provcelan pakadministrilon, aŭ ian kombinon de tiuj. Tiuj distribuaĵoj klare distingas sin, sed opinias mi ke la plej bona distribuaĵo distingas sin ne per sola kategorio, sed per ĝia ĝeneralceleco.

Aŭ plidire, ĝeneralceleco estas konsekvenco de la ĉefa trajto, kiun mi serĉas en distribuaĵo: Grandeco. Mi parolas pri Granda Distribuaĵo. Ĉi tio estas pledo por Debian, Fedora, openSUSE, kaj Ubuntu.

Grandeco kaj ĝeneralceleco

Kiam mi parolas pri grandeco, mi ne celas la diskospacon, kiun la distribuaĵo bezonas. Anstataŭe, mi celas ian malprecizan kriterion ĉe la komunaĵo de merkatparto, projektgrandeco, kaj nombro da pakoj. Estas io, kiu distingas Debian, Fedora, kaj iome malplie openSUSE kaj Ubuntu je ĉiuj aliaj distribuaĵoj—la pura amplekso de ĉi tiuj projektoj.

Ĉi tiuj projektoj estas vere grandegaj kun po centoj da aktivaj kunlaborantoj. Kaj la kunlaborantoj ne nur faras pakadon; la projektoj havas homojn, kiuj laboras pri internaciigo, infrastrukturo, subteno, verko de nova programaro, kvalitkontrolo, dokumentado, fasono, alirebleco, sekureco, kaj la imponega tasko de kunordigi ĉion el tiu laboro.

Rezulte de la kunlaborado je tiu grandega amplekso, ĉi tiuj distribuaĵoj havas nekompareblan ĝeneralcelecon. Preskaŭ ĉion, kiun vi ŝatus fari, vi povas fari per ĉi tiuj distribuaĵoj, kaj vi povas certi, ke tio estas subtenata.

Kontrastu al aliaj distribuaĵoj, kaj vi trovos ke ili havas multe pli malgrandaj teamoj, kiuj subtenas ilin. Arch Linukso fakte ja havas konsiderindan nombron da kunlaborantoj, sed Solus havas nur manplenon da homoj, kiuj aktive prizorgas ĝin. Atentu, ke tio nenecese indikas kvaliton, sed certe amplekson.

Sed kial gravas amplekso? Certe Solus simple bone faras ĝian celon, kiu estas disdonado de altkvalita Budgie-labortablo, kaj ne necesas, ke ĝi faru alion.

Sekureco

La plej bona ekzemplo por la graveco de amplekso estas sekureco. Teamo da homoj kiuj prizorgas sekurecon simple necesas se oni kreas distribuaĵon fidindan por konfidenca komputumado. Certe se mi dependas je operaciumo, fidigas min se ekzistas teamo da homoj kiuj aktive certigas ke la tuta sistemo estu kaj restu sekura.

Sekureco estas malfacilega tasko, ĉar sekureraroj povas eniĝi ie ajn. Ne sufiĉas simple uzi la lastan version de ĉiuj programaroj kaj fidi, ke la originaj aŭtoroj ĝuste faras ĉion. Oni povas enkonduki sekurerarojn en distribuaĵon per la maniero de agordado, kombinado, aŭ disdonado de la programaro.

Kvankam mi ne volas senhonorigi distribuaĵojn en ĉi tiu afiŝo, mi pensas ke la malgrandaj distribuaĵoj ĝenerale faras malpli-ol-bonan laboron kiam temas pri sekureco. Precipe rimarkinda estas, ke Linukso Mint enhavis fiprogramaron por tempo ĉar ilia retejo estis kompromitita. La ligita LWN-afiŝo legindas, kaj eĥas kelkajn miajn pensojn:

La Linuksa Mint verkistoj ricevis kvanton da ĉagreno pro ĉi tiu okazo, kaj pro ilia ĝenerala trakto de sekureco. Ili ne faras sekureco-afiŝojn, do iliaj uzantoj havas neniun manieron sciiĝi, ĉu ili afekciiĝis aŭ ĉu cimoriparo de Linukso Mint disponeblas. Ili restaŭris sian retejon antaŭ ol plene sekurigi ĝin, kaj tio elmontras ilian malpli-ol-fundan ĝeneralan trakton de sekureco. Ĉi tiuj estas aferoj, kiujn eblaj uzontoj de Linukso Mint devus pripensi antaŭ ol instali ĝin. Kiam oni metas programaron de iu sur onia sistemo, tio donas multege da fido al la distribuanto; oni devas esperi, ke la distribuanto ne fiuzu tiun fidon.

Oni povus argumenti, ke ni proksimiĝas je la fino de la epoko de neprofesiaj distribuaĵoj. Prenado de ekzistanta distribuaĵo, anstataŭigo de la fasono, aldonado de specifaj novaj pakoj, kaj kreado de retejo estas sufiĉa kvanto da laboro. Farado de vere kohera produkto el tiu distribuaĵo kaj teni la tutan aferon sekura estas multe pli da laboro. Ne estas nepensebla ke nur la plej grandaj kaj plej financitaj projektoj eblas daŭre subteni tiun laboron, precipe dum tempo de kresko de reta krimo.

Tamen, pro justeco, ĝi ankaŭ diras:

Ekzistas nur unu problemo kun tiu vidpunkto: ne evidentas ĉu la grandaj, bone-financitaj distribuaĵoj vere pli bone prizorgas sekurecon. Probable ja veras ke ili pli bone defendas sian infrastrukturon kontraŭ atakoj, havas aparatarajn sekurecajn modulojn por subskribi siajn pakojn, ktp. Sed distribuaĵo estas granda kolekto de programaro, kaj malmulte da distribuantoj vere certigas, ke ja ĉio estu sekura.

Linukso Mint ne estas la sola distribuaĵo kiu luktas kun sekureco. Manjaro lasis sian SSL-atestilon senvalidiĝi ne unufoje, sed dufoje, kaj proponis dubajn provizorajn solvojn. Ĉagreniĝe, homoj ofte rekomendas tiujn du distribuaĵojn al komencantoj.

Alirebleco

Alirebleco gravas, kaj multe da malgrandaj distribuaĵoj ege mankas je tiu flanko. Arch Linukso estas preskaŭ neuzebla se vi estas teĥnike malema aŭ havas malkapablon kiu malhelpas uzadon de TTY-terminalo. Strange, iuj vidas tion kiel fortaĵo de Arch Linukso. Mi ege malkonsentas kun tio. En la plej bona kazo, Arch Linukso oferas alireblecon por plibonigi aŭ ebligi kelkajn ĝiajn niĉajn celojn. Ĝiaj verkistoj povus pravigi tiun decidon pro tio, ke ili simple ne celas neteĥnikajn kaj malkapablajn homojn.

Sed alirebleco gravas, kaj GNOME estas la sola labortabla ĉirkaŭaĵo kiun mi konscias, kiu vere prizorgas tion, krom eble KDE Plasma. Nehazarde, GNOME estas la apriora labortablo de tri el la kvar Grandaj Distribuaĵoj, kaj openSUSE disponeblas kaj GNOME kaj KDE Plasma en ĝia instalportilo.

Ĉio alia ankaŭ gravas

La aliaj flankoj de amplekso estas iom malfacile emfazebla, sed mi opinias, ke ili ĉiuj gravas por projekto. Ekzemple, kaj openSUSE kaj Fedora uzas openQA por testi siajn distribuaĵojn kiel kohera tuto. Tiu entute aŭtomata testaro rulas centojn da testoj, kaj trovas cimojn antaŭ ol homoj. Riskante diri la evidentan, kvalitkontrolo plibonigas distribuaĵon, kaj pli grandaj distribuaĵoj havas pli da rimedoj por bone fari kvalitkontrolon.

Kaj riskante ripeti la evidentan, X plibonigas distribuaĵon, kaj pli grandaj distribuaĵoj havas pli da rimedoj por fari X-on. Anstataŭigu X-on per internaciigo, infrastrukturo, subteno, dokumentado, fasono, alirebleco, kaj tiel plu.

Konklude al antaŭa demando: Solus bone faras ĝian celon, kiu estas disdonado de altkvalita Budgie-labortablo, sed ĝi povus esti multe pli bona se ĝi havus la rimedojn por ankaŭ fari ĉion alian.

Sed ĝi ne havas. Kaj krom se ĝi kreskiĝas kaj aliĝas al la listo de Grandaj Distribuaĵoj, ĝi ne havos.

Sed ne gravas por mi

Evidenta respondo estus ke—krom eble sekureco—tiuj aferoj ne gravas, ĉar mi gajas kun mia ŝatata niĉa distribuaĵo. Kaj bone, estas neniu individua neo al tiu argumento. Se vi gajas kun distribuaĵo, ne ŝanĝu, kaj ne atentu opinio-havanton sur la reto.

Sed mi pensas ke tiu respondo ne sufiĉas. Vidu, mi volas ke libera programaro sukcesu. Mi volas loĝi en mondo, en kiu libera programaro venkis. Kaj rilate al tiu celo, mi pensas ke la malgrandaj distribuaĵoj ne sufiĉas. Necesas multe da laboro por krei koheran, ĉion-inkluzivantan distribuaĵon por la popolamasoj, kaj distribuaĵoj kiel Linukso Mint simple ne havas sufiĉe da rimedoj.

Estas la malsameco inter «kio okazus se mi instalus Linukson Mint sur la komputilo de mia avino?» kaj «kio okazus se mi instalus Linukson Mint sur la komputiloj de milionoj da laikoj?». Avinjo probable bonfarus per si mem, sed la masoj estus malbone servitaj de distribuaĵo kiu malhavas la rimedojn por servi ilin.

Mi vidas GNU/Linukso kiel la publika teĥnika infrastrukturo de la estonteco. Pro tiu celo, mi pensas ke ni povas pli bone fari ol frakasitaj, etaj distribuaĵoj kiuj celas specifegajn niĉojn.


Piednoto: Linukso Mint estas deriva distribuaĵo

Pro tio ke Linukso Mint 99% samas je Ubuntu pro ĝia deriveco, oni povus argumenti ke ĝi profitas de la amplekso kaj grandeco de la Ubuntu-projekto kaj de la plua ekspertizo de ĝiaj verkistoj. Tio neus multe da la supraj argumentoj, ĉar oni rulus esence Ubuntu-on.

Mi volas anstataŭe argumenti ke Linukso Mint perdas multe da la profitoj de la amplekso de Ubuntu. Linukso Mint devas ripeto multe da la peno de la Ubuntu-projekto. Ĝi evidente bezonas ĝian propran infrastrukturon, tradukojn, fasonon, kaj tiel plu. Sed ĝi ankaŭ bezonas ĝian propran kvalitkontrolan kaj sekurecan teamon. Tra enkonduki etajn ŝanĝojn al la kohera tuto, Linukso Mint ankaŭ enkondukas multe da periloj por (sekur)eraroj.

Cetere, Linukso Mint ŝanĝas la labortablan ĉirkaŭaĵon, kiu estas esence la plej grava komponanto por meza uzanto. Ne aplikas al Linukso Mint ĉiuj penoj pri kvalitkontrolo kaj alirebleco, kiujn faras Ubuntu kaj aliaj por GNOME. Do anstataŭe, vi ne esence uzas Ubuntu-on. Vi uzas Ubuntu-on sen ĝia plej grava komponanto. Estas la malsameco inter obteni aŭton de fidata aŭtofabrikanto, aŭ la saman aŭton, sed iuj ŝatokupistoj ŝanĝis la tutan internon.

Friday, 05 April 2019

Kiam la Duko marŝas, oni ne rimarkas

Ĉi tio estas mia malfruo afiŝo por transgenra tago de videbleco. Ĝi estas posttempa preskaŭ unu semajno, sed mi supozas, ke mi kialigos min mem per ĉi tiu proverbo, kiu estas populara en la trans-komunumo:

La plej bona tempo por planti arbon estis antaŭ 20 jaroj. La dua plej bona tempo estas nun.

Aŭ: La plej bona tempo por afiŝi pri transgenra tago de videbleco estis la 31-a de Marto. La dua plej bona tempo estas la 5-a de Aprilo.

Mi devus enkonduki ĉi tiun afiŝon per emfazi, ke ĉiuj ĝiaj enhavoj estas ekskluzive miaj propraj spertoj, kaj mi ne povas paroli por iu alia. Mi skribis ĝin en la spirito de videbleco, por ke la popolo sciu, ke transgenruloj ekzistas, kaj ke finfine ni estas normalaj homoj.

Dua kialigo por mia malfruo estas mia hezito dissendi ĉi tiun al la tuta interreto. Mi ŝatas privatecon, kaj mi klopodas sekurigi ĝin (ekz., per uzi liberan programaron). Sed ekzistas unu paŝo, kiun mi nur faris duonvoje, kaj tio estas sennomeco. Mi uzas VPR-on por kaŝi mian IP-adreson, kaj mi ne donas miajn personajn datumojn al interret-gigantoj—mi estas neniu kiam mi retumas.

Sed kiam mi parolas kun homoj sur la interreto, mi provas esti mi. Tio estas malbonega privateca konsilo, ĉar la interreto neniam forgesas kiam oni eraras. Sed mi zorgas, ĉar la interreto estas vera loko. Pli kaj pli, la interreto influas niajn vivojn. Ĝi permesas al ni fari palpeblajn aferojn kiel aĉeti aferojn, kaj ĝi faras nepalpeblajn aferojn kiel ŝanĝi nian senton kaj opinion pri la mondo. Sennomeco permasas al oni eniĝi al tiu spaco—tiu vera spaco—kiel etera fantomo, ekzistante ĉiam ekster la vido, sed tamen eblante interagi. Ne necesas kreema menso por imagi kiel oni povus fiuzi tion, kaj homoj faras tion.

Mi povus fiuzi tiajn fantomajn povojn pro bono, sed ĝenas min teni tian povon. Do mi deziras esti mi mem kvankam mi scias pli bone. Por ekzisti enrete sub ĉi tiu nomo, mi devas memcenzuri. Mi devas ne diri aferojn, kiuj povus noci min je la estonteco, kaj mi devas kaŝi aspektojn miajn, kiujn ne ĉiuj devus scii—diru ĝin unufoje, kaj la tuta mondo scias.

Kaj dum kelkaj jaroj, mi ne diris ĝin: Mi estas transgenra. Per si mem, tio malgravas, sed la dirado ne malgravas. La dirado signifas, ke iu ajn ĝis la fino de la cifera epoko povas malkovri tiun aspekton mian, kaj uzi tion kontraŭ mi, kaj ne ekzistas manko da homoj kiuj farus tion. Kaj tio estas sincere timiga.

Sed la dirado estas ankaŭ aktivismo. Per diri ĝin, vi asertas vian ekziston kontraŭ ideologio, kiu deziras, ke vi ne ekzistu. Per diri ĝin, vi posedas la rakonton de la signifo de transgenreco, anstataŭ la ideologiistoj kiuj senhomigus vin. Per diri ĝin, vi palpebligas kaj videbligas homan sperton, kiun multe da homoj ne komprenas. Tio fortas.

La lastan punkton mi trovas precipe fortiganta. Ĝis la preciza momento en kiu mi decidis transiĝi, mi simple ne sciis pri la nura ekzisto de transgenruloj. Mi sciis pri “drag queens” fanfaronante sur botoj en la kanaloj de Amsterdamo, sed tiuj homoj estis ekstermondaj al mi. Ili ne estis palpeble veraj, kaj ili ne estis mi. Se mi scius, ke transgenruloj estas vulgaraj virinoj kaj viroj kiuj zorgas pri la samaj aferoj kiel mi, mi malhavus multe da mensa doloro, kaj transiĝus pli frue.

Anstataŭe, alia afero instigis tiun ekkonscion. Mi legis Kristnaskan libron dum somero, kompreneble. La libro nomiĝis “Let It Snow: Three Holiday Romances” de John Green, Lauren Myracle, kaj Maureen Johnson. La libro havas tri vidpunktojn en urbo suferante neĝoŝtormon, kaj estas multe da interago inter la vidpunktoj.

Mi legis ĉapitron de John Green. Lia ĉefpersono havis bonan ĉjo-knabinan amikinon (kromnomita “la Duko”) antaŭ tre longe. Ŝi luktis multe kun ŝia genra esprimo. La du amikoj komencis grandan vojaĝon tra la neĝoŝtormo por atingi vaflodomon. Dum la vojaĝo, estas sceno en kiu li marŝas kelkaj paŝoj malantaŭ ŝi, kaj subita penso okazis al li:

La Duko marŝis, kaj estis ia io pri ŝia marŝo, kaj iom forpuŝis min pensi pri tiu ia io. […] Kiam Brittany la huraistino marŝas, oni rimarkas ĝin. Kiam la Duko marŝas, oni ne rimarkas. Kutime.

La du estis amikoj por tiel longe, kaj por la unua fojo, li kontemplis la penson, ke eble ili povus esti pli ol amikoj. Kaj vi legas, kaj legas, kaj tiu malmemvola penso iĝas vera kaj serioza. Kaj subite li iĝas memkonscia pri la penso absorbante sin:

Kiam vi pensas penson, estas ege malfacila malpensi ĝin. Kaj mi pensis la penson.

Tio frapegis min. En la preciza sama momento, ankaŭ mi pensis la penson. Tion, kiu estis sento por tiel longe, mi finfine pensis laŭte en mia menso, kaj neeblis malpensi ĝin. Ĝi tute ne rilatis al la libro, kaj mi tute ne scias, kiel mi faris tiun pensosalton, sed en tiu momento mi ekkonsciis por la unua fojo, vere ekkonsciis, ke mi ne volis esti knabo—ke mi volis esti knabino. Kaj tio malfeliĉigis min, sed fine tio plibonigis min. Post rapida serĉo mi malkovris, ke transgenruloj ekzistas, kaj ke transiĝo estas fakta afero, kiun normalaj homoj faras.

Do mi faris tion. Kaj estis bona. Kiu ajn afero, kiu malsanigis min antaŭ ol transiĝo, nun plejparte estas for, kaj mi iĝis funkcia plenkreskulo kiu faras multe da netransgenrajn aferojn kiel traduki GNOME al Esperanto kaj krei katmonstrojn por Dungeons & Dragons. Sed mi neniam vere inkluzivis la fakton, ke mi estas transgenra, en miaj retaj aktivecoj, kaj mi volas ŝanĝi tion. Mi volas pli simili la Dukon. Mi volas marŝi kiel ŝi, kaj kvankam homoj ofte ne vidos tiun marŝon, mi volas atentigi ĝin de tempo al tempo. Kaj eble ĝi helpos al iu pensi la penson, kiun ajn fajreron de frenezo ri bezonas.

Feliĉan transgenran tagon de videbleco.

Friday, 09 November 2018

Esperantigi GNOME

Ekde kelkaj semajnoj, mi tradukas la GNOME labortablon al Esperanto. Signifa parto de la labortablo jam tradukiĝis de multe da volontuloj de nia kara movado, sed mi havas la ŝancon Esperantigi pli-malpli kiel taga laboro. Estas tiel, ke mia lernejo (NHL Hogeschool, Levardo) permesis al mi fari Esperantan minoron (edukeron) por kelkaj monatoj, do mi plene uzas tiun ŝancon por plibonigi la uzeblecon de libera programaro per Esperanto.

Nu, kio estas GNOME? GNOME estas «facila kaj eleganta maniero por uzi vian komputilon», kaj ĝi estas entute libera programaro. Tio signifas malĉefe, ke ĝi estas senpaga, sed ĉefe, ke la uzanto tute mastrumas sian komputilon. Se vi malŝatas iun ajn aspekton aŭ parton de la sistemo, vi libere rajtas ŝanĝi ĝin, eĉ se la originaj verkistoj ne provizis simplan grafikan agordon. Vi mem povas krei tiun agordon! Bona ekzemplo de libera programo estas Firefox, kiu disponeblas Esperante, kaj estas verkita de pli ol mil verkistoj de la tuta mondo.

Ekrankopio © 2018 CC-BY La GNOME Projekto

Grava avantaĝo de libera programaro por Esperantistoj estas, ke la disponebleco de lingvaj opcioj sendependas je la ekonomia intereso de la verkisto. Multe da malliberaj programaroj, ekzemple Windows, ne disponeblas Esperante ĉar ne sufiĉe da homoj parolas nian karan lingvon, por ke ĝi gajnus monon por Microsoft. Similas je aliaj malplimultaj lingvoj kiel mia denaska okcidentfrisa, kiun preskaŭ neniu mallibera programaro subtenas. Sed se la programaro estas libera, mi povas mem fari la tradukojn kaj disponebligi ilin, kaj la tuta mondo gajnos.

Tiel GNOME subtenas pli ol okdek lingvoj. Kaj progreso de la Esperanta traduko nun ege rapidas. Komparu ekzemple ĉi tiujn fenestrojn de Evolucio, la retpoŝtilo de GNOME.

Malnova versio de Evolucio, lingvomiksita:

Malnova versio de Evolucio

Nova versio de Evolucio, entute Esperantigita:

Nova versio de Evolucio

La celo estas, ke la kerno de GNOME (ĝiaj plej gravaj bibliotekoj kaj aplikaĵoj) estu tradukita antaŭ ol la 14-a de Marto, kiam eldoniĝas GNOME 3.32. Temas pri preskaŭ 44.000 tradukeblaj linioj entute, sed nun estas tradukitaj pli-malpli 31.000 el ili, do la fino videblas. Se la kerno tradukiĝas frue, la ceteron (±75.000 linioj) mi povus ankaŭ traduki.

Nu, kiel akiri GNOME? Multe da GNU/Linuksaj distribuaĵoj provizas GNOME, sed ne ĉiuj provizas bonan Esperantan sperton. Debian prezentas Esperanton kiel opcio dum instalado. Malfeliĉe, la versio de GNOME en Debian estas ege malnova. Fedora ne prezentas Esperanton kiel opcio dum instalado, sed la versio de GNOME estas freŝdata, kaj Fedora eĉ ĝisdatigas la tradukojn dumtempe. Lastan semajnon, multe da la tradukoj disponebliĝis, kaj baldaŭ, eĉ pli da tradukoj eldoniĝos. Do se vi ŝatus vidi la tradukojn nun, Fedora estas bona elekto—vi nur devas ŝanĝi vian lingvon al Esperanto post instalado. Fedora 30 (meza 2019) prezentos Esperanton kiel opcio dum instalado pro mia laboro.

Se vi ŝatas GNOME, liberan programaron, Esperanton, aŭ tradukadon, mi bonvenas vin aliĝi al la GNOME Projekto. Ĉi tiu paĝo bone priskribas kiel ni tradukas, kaj ĉi tiu paĝo bone resumas la staton de la Esperantaj tradukoj. Se vi iam konfuzas pri io ajn, mi neniam rifuzas retmesaĝojn, kaj mi ŝategus helpi al vi.

Finfine, mi volas ege danki du homojn, kiuj helpas al mi fari la tradukojn:

  • Tirifto, lingvosaĝulo, opiniohavanto, kaj kara ĉeĥa amiko mia, por kunlabori kun mi por krei bonan terminaron, kaj helpi al mi lerni la lingvon.

  • Kristjan SCHMIDT, germana Esperantisto, GNOME tradukanto por multege da jaroj, por diligente kontroli ĉiujn miajn tradukojn, kaj fari tiom multe da tradukoj antaŭe.

Redankegon :-)

Sunday, 17 June 2018

Ne pensu pri roza elefanto

Ekzistas du citaĵoj, kiuj fakte havas la precizan saman temon kaj celon, sed opinias mi, ke unu el ili tute malbonas kaj malutilas. Ili estas:

Don’t be a dick.

Ne estu aĉulo.

Wil Wheaton.

kaj

Don’t forget to be awesome.

Ne forgesu esti bonega.

John & Hank Green.

La antaŭa ofte nomiĝas “leĝo de Wheaton”, kaj la postan oni ofte mallongigas kiel simple “DFTBA”. Ili ambaŭ postulas, ke oni devus konduti sin bone kaj agrable. Bone, ĉu ne?

Precipe DFTBA mi ege ŝatas. Ĝi antaŭsupozas, ke ĉiuj homoj havas naturan emon aŭ kapablon por esti bonkora, afabla, kaj kompleza. Bona konduto estas la evidenta celo, sed fojfoje oni bezonas etan memorigilon por esprimi tiun naturan bonvolon. “Vi probable bonegas—konservu tiun emon.”

Kontraŭe la leĝo de Wheaton diras, ke oni devu sufoki la instinkton de aĉismo. Ĝi supozas, ke la aŭskultanto havas aĉan intencon, kaj oni bezonas malpermesi kaj antaŭmalhelpi teruran konduton. “Vi probable aĉas—evitu tiun emon.”

Kompreneble, ili ambaŭ ĝustas. Ĉiuj homoj havas bonegajn kaj aĉajn trajtojn, kaj helpus instigi la bonajn kaj malinstigi la aĉajn. Sed la leĝo de Wheaton ege malutilas. Ĝi sonas tre malamika, kaj povus esti, ke homoj ne volas observi la leĝon pro ĝia malamikeco. Sed pli grave, la leĝo ne klare esprimas la idealan celon—ke la aŭskultanto kondutu sin bonege.

Laŭ la leĝo de Wheaton, la aŭskultanto povus konduti sin nure tolereble, kaj tio sufiĉus. Sed tio estus malsufiĉa celo, kaj kial oni ne simple dirus “estu tolerebla” tiuokaze?

La ĉefa problemo de la leĝo de Wheaton estas, ke ĝi substrekas la nedezirindan. Se mi dirus “ne pensu pri roza elefanto”, mi atingus la malan! Nun vi pensas pri roza elefanto—precize tion, kion mi ne volas. Mi tute ne diris tion, kion mi ja celas, nur la aferon, kion mi volas eviti. Tio malutilas.

Utilus substreki la dezirindan. Pensu do pri malroza malelefanto, kaj ne forgesu esti bonega.

Monday, 23 April 2018

Amsterdamtempo

Ni renkontiĝos je la tria horo GMT, la unuan de majo. [sic]

Ĉi tio estas temo, pri kio mi ege nekonsileblas. Ofte, kiam mi rete planas renkontiĝon kun homoj, kiuj loĝas en eksterhorzonoj, ili volas elekti estontan tempon per la GMT (Grenviĉa Meza Tempo) horzono. Kaj tre ofte, tio okazigas fuŝkomprenojn. La kaŭzo de la fuŝkompreno kutime estas somera tempo. Kiam oni somere elektas uzi GMT-on por determini tempon, estas problemo: Ĉu «GMT» signifas la nuna tempo en Anglio, aŭ ĉu ĝi nur signifas la «normala» vintra angla tempo?

Kutime homoj (malĝuste) interpretas, ke «GMT» ĉiam signifas la nuna angla tempo, eĉ somere. Feliĉe, se ĉiu tion interpretas, tio ordinare ne estas problemo. Kiam estas somero en Anglio, ankaŭ estas somero en Nederlando, do la malsameco inter la du lokoj restas la sama—ĉiam nederlanda tempo estas unu horo antaŭ la angla. Ne gravas ĉu oni kalkulas per la someraj tempoj (GMT+1 kaj GMT+2) aŭ la vintraj (GMT+0 kaj GMT+1). Kiam estas la tria en Anglio, ĉiam estas la kvara en Nederlando, do oni povos renkontiĝi je la ĝusta tempo.

Tamen kiam homoj malsamkomprenas la signifon de «GMT», ili ne renkontiĝos je la sama tempo. Eĉ eblas, ke en unu loko komencas somera tempo antaŭ alia loko. En Usono, komencas somera tempo je la dua dimanĉo de Marto, kaj en Anglio, je la lasta. Tiuokaze, eĉ kiam homoj samopinias pri la signifo de «GMT», ili ne renkontiĝos je la sama tempo.

Ni renkontiĝos je la dua horo UTC, la unuan de majo.

Do ekzistas solvo: UTC (Universala Tempo Kunordigita). UTC ne observas someran tempon, do ĉiam sendube samas al vintra angla tempo (GMT). Malfeliĉe, multaj homoj ne konas UTC-on. Kutime, mi devas klarigi ĝin kiel «same kiel vintra GMT». Vintre, homoj demandas «do kial vi ne diras GMT-on kiel normala homo?», kaj somere ili demandas «kial vi uzas tian malsimplan horzonon?»

Se mi diras, ke la kunveno estos je la dua horo per UTC, homoj devas lukti kun horzono, kiun nur programistoj vere konas. Kaj malintuicie, la malsameco inter nuna tempo kaj UTC ŝanĝas. Vintre, Nederlando lokiĝas en UTC+1, kaj somere en UTC+2. Do homoj ĉiam devas scii la precizan malsamecon inter UTC kaj ilia horzono, se ili volus uzi UTC-on.

Ni renkontiĝos je la kvara horo Amsterdamtempe, la unuan de majo.

Do mi proponas alian solvon: Amsterdamtempo. Aŭ fakte, urbotempo. Elektu urbon, kaj uzu ĝian tempon. Ĉi tiu solvo ĉiam sendubsencas. Oni povas ĉiam senpene kalkuli la lokan tempon. Ekzistas multaj retejoj, kiuj indikas al oni onian propran tempon, kiam oni donas la urbotempon. Kaj se oni ne volas uzi tian retan ilon, ĉiam ekzistas iloj kiel la sekva:

Horloĝoj

Estas simpla, eleganta solvo, kiu tute ne dubsencas, evitas someran tempon, kaj preskaŭ ne enhavas aritmetikon.

Monday, 02 October 2017

CopyCamp: Publika mono, publika kodo

Pasinta semajnfino, mi vizitis CopyCamp en Varsovio. Mi haste kaj kaprice alvenis, ĉar mi anstataŭis iun, kiu lastminute ne povis veni.

Erik Da Silva kaj mi kune faris alparolon pri la plej nova kampanjo de la FSFE, «Publika mono, publika kodo». Estas kampanjo postulanta, ke programaro uzita aŭ kreita de publikaj institucioj devus fariĝi libera programaro kaj disponebla al la publiko, kiu pagis por ĝi.

Kiel parto de kampanjo, oni kompilis publikan leteron, kiun oni adresos al deputitoj de Eŭropa parlamento kaj naciaj parlamentoj. Vi povas subskribi la publikan leteron por aldonado de via subteno:

Alklak’

Mi alŝutis la (anglan) alparolon ĉi tie ☺: